Startseite | Inhaltsverzeichnis | Kontakt

Esperanto en Aŭstrio

Bonvenon !

Ĉi tie vi trovas informojn pri organizoj, institucioj kaj novaĵoj en Aŭstrio.

Se vi jam parolas Esperanton, kaj volas kunverki por Esperanto, bonvolu kontakti nin.

 

Bazaj informoj pri Aŭstrio

  • Bonvole vizitu la Vikipedian artikolon: Ligilo

  • Se Vi serĉas tranokteblecon bv. vizitu la retejon de Pasporta Servo.

  • Por specialaj demandoj pri Aŭstrio aŭ Esperanto en tiu lando, bv. uzi la Delegitan Reton de UEA

  

AKTUALE

  • Regulaj renkontiĝoj:

    1. Konversacia grupo Viena Esperanto-Rondo (VERo)
    : Kiam la venonta kutimtablo por interesitoj sendepende de la lingva scio okazos, Vi povos legi ĉitie .

    Pri spontanaj renkontiĝoj ni informos ankaŭ ĉi tie.

    Se Vi estas vizitonto kaj volas fari prelegon aŭ prezentadon, Vi estas kore invitita kontakti nin per retpoŝto.


    2. Grupo "Unueco" en Graz (Steiermark/Stirio):
    Renkontoj okazas ĉiun unuan ĵaŭdon de la monato en Mariatroster Straße 93, 8010 Graz,. Vizitontoj bonvolu avizi.
    Kontakto: UD Dr. Heinz-Paul Kovacic, heinz-paul.kovacic@aon.at


  • Faldfolio "Esperanto rekte" kun teksto plene en Esperanto.

  • Vizitu nian IdeĜardenon ! 

  • Grafikaĵoj: Ĉi tie Vi povas elŝuti grafikaĵojn, uzataj de AEF. Necesaj surskriboj en la Germana lingvo estas forigitaj. La fontindikojn oni ne rajtas nuligi (tre gravas rilate ekz. al NASA-fotoj).

  • Novaĵoj : Parte en Esperanto, parte en la Germana

  • Informiloj de AEF

 

Esperanto-Muzeo 

La Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo troviĝas en 1010 Wien, Palais Mollard, Herrengasse 9, teretaĝo.
Funkcio de la muzeo: ma - di  10h00 - 18h00, ĵaŭ 10h00 - 21h00
Prezoj: de 2,00 € - 4,00 € po persono.

Retpaĝo   -  Kontakto  -  Artikolo pri la Esperanto-Muzeo en Vikipedio  -  Situoplano (konstruaĵo numero 4)

Google-maparo

Organizoj

  • Aŭstria Esperanto-Federacio (Österreichischer Esperanto-Verband) - AEF - estis fondita en 1935 kaj situas en Vieno. AEF estas la oficiala Landa Asocio de UEA.
    Kontakto

  • Grupo "Unueco" en Graz (Stirio):
    Kontakto: UD Dr. Heinz-Paul Kovacic, tel. (0316) 877 5588 kaj 0664 3264027 , heinz-paul.kovacic@aon.at. Interreto.

  • Viena Esperanto-Rondo (VERo): Neformala grupo, renkontoj okazas kelkfoje dum la jaro - kontakto.

  • Esperanto-grupo Tirolo: retejo
  • Aŭstrio Ligo de Blindaj Esperantistoj - ALBE - estis fondita en 1962, estas membro de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE kaj de AEF.
    Estrino: Veronika Haupt
    Hollgasse 1/64, 1050 Wien
    Tel.: +43-(0)699/112 39 633
    Kontakto

  • Aŭstriaj Fervojistoj (iama AFEF): AFEF estis fondita en 1960 en Linz, nuntempe la fervojistoj agadas por Esperanto ene de Kultura Federacio de la Aŭ­straj fervojistoj (ÖBB) kiel aparta sekcio. Kontakto
  • Aŭstria Esperanto-Junularo (Österreichische Esperanto-Jugend) - AEJ: sendependa asocio kaj ne parto de la landa asocio AEF. Interreto

Dissendolisto

La dissendolisto Austraj-Esperantistoj  informas interesitajn Esperantistojn ne nur pri aŭstraj aferoj (Rim.: "Anmelden" = ensaluti; "Passwort" = pasvorto). Se Vi bezonas helpon: Kontakto

Ligiloj

Jen kelkaj internaciaj ligiloj:

  • Internaciaj Kalendaroj: Plena kalendaro de Esperanto-aranĝoj de La Esperanto-centro EVENTOJ.

  • Universala Esperanto-Asocio  - UEA

  • Multlingva Informcentro pri Esperanto: esperanto.net

  • Vikipedio, la libera reta enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

  • Projekto por Malferma Katalogo (Open Directory Project ODP), ofte nomita DMoz (Directory Mozilla), estas katalogo de retejoj, redaktata libere de volontuloj tra la tuta mondo, simile kiel Vikipedio.

  • Startu.net estas retportalo, kiu kunigas novaĵojn el diversaj gravaj retpaĝaroj esperantlingvaj. Tiel Esperantistoj povas facile ekscii pri kio okazas kaj aperas en la reta Esperantio sen daŭre rekontroli la diversajn retpaĝojn.

  • KLAKU estas socia retejo kiu ebligas al la uzantoj publikigi artikolojn en la paĝaro; la ceteraj uzantoj voĉdonas por la kontribuoj aŭ alklakas ilin laŭ taksado de graveco aŭ intereso.

  • Gazetoteko Lanti estas retejo kiu arigas informojn pri esperantaj gazetoj kaj havebligas retajn versiojn de gazetaj numeroj.

  •  

Diversaj aferoj:

CC-BY-NC-ND/3.0. bazita sur humurbildo de mil
  • bildetejo.net


    Bildstrioj kaj humurbildoj en Esperanto, interalie kun Baloo, Gronk kaj mycartoons.de; regule kreskanta: bildetejo.net

     

;) Kvin efikaj manieroj malvenkigi Esperanton:

  1. Ataku aliajn lingvojn, precipe la anglan kaj same ties imperialisman balbutantaron.
  2. Mokadu pri aliaj planlingvaĉoj kaj iliaj mankegoj.
  3. Postulu, ke ĉiu homo devas kompreni la avantaĝojn de Esperanto, se li ne volas esti idioto.
  4. Superŝutu vian ĉirkaŭajon per verdaj steloj, Esperanto-flagetoj kaj la Himno; nur sekteca agado pruvas vian puran konvinkon.
  5. Asertu ke Esperanton parolas 10 milionoj da homoj kaj ke ĝi pacigos la mondon post la Fina Venko.